X

Dyreparken.no bruker cookies (informasjonskapsler) for måling av trafikk og tilpasning av innhold.

Fortsett å bruke dyreparken.no dersom du godtar dette, eller les mer om vår bruk av cookies og hvordan du kan
slette disse fra din nettleser.


Informasjon om Dyreparken på esperanto

Kristiansand Bestoparko

Kristiansand Bestoparko estas la plej granda kaj plej multe vizitata familia allogaĵo de Norvegio, kun pli ol 600 000 gastoj jare. La Bestoparko estas malfermita ĉiun tagon dum la tuta jaro. La Parko kovras pli ol 60 hektarojn kaj enestas tiom da diversaĵoj ke oni devus rezervi du tagojn por havi tempon por ĉiuj aktivadoj kaj allogaĵoj.

Kristiansand Bestoparko situas 12 kilometrojn oriente de Kristiansand, ĉe la aŭtoŝoseo E 18. La Parko estas malfermita ĉiun tagon dum la tuta jaro ekde la 10a horo. La horaro varias laŭ la sezonoj, sed en la alta sezono la Parko estas malfermita ĝis la 19a.

Ni havas pli ol 100 bestospecojn, inter ili ekzotajn bestojn kiel siberiajn tigrojn, leonojn, orangutanojn kaj ĝirafojn. Aldone ni ofertas multe da diversaj allogaĵoj kaj distraĵoj. La populara familia teatraĵo Kapitano Sabrodento estas ludata ĉiun someron ekde 1990 antaŭ plena tribuno. Aliaj popularaĵoj en la Bestoparko estas la trunkglitkanalo Nilo, la ĉareta veturejo kaj la banejo ”Sommerøya” (Somerinsulo).

Historiaĵoj

La Bestoparko estis malfermita la unuan fojon en 1965, sed la oficiala malfermo okazis nur en la posta jaro, 1966. Ses investantoj, plejparte el la medio de la ŝipposedantoj en Kristiansand, kune fondis la firmaon. Post multaj malfacilaj jaroj kun malprosperaj financoj, la monkalkuloj ekde ĉ 1970 montris profiton,

Jen kelkaj pintaj eventoj el la historio de la Parko: la ĉimpanzo Julius naskiĝis en 1979, la Libertempa Parko konstruiĝis en 1983, la unua spektaklo pri Kapitano Sabrodento estis ludata en 1990, en 1991 oni malfermis Kardamom-urbon kaj en 2000 Ŝuistan Straton (”Skomakergata”). En 2002 venis siberiaj tigroj kaj la postan jaron oni fondis la Bestoparkan Festivalon. En 2007 ni ricevis leonojn.

Kapitano Sabrodento

La vesperan spektaklon Kapitano Sabrodento oni ludas ĉiun someron dum ĉ tri semajnoj en julio. La prezentadoj komenciĝas je la 23a. Dum la tago vi povas malkovri la Mondon de Kapitano Sabrodento. Tie vi trovos amason da butikoj kaj manĝejoj. Vizitu ankaŭ la sorĉitan domon de Miriam aŭ kunpiratu per "La Nigra Damo"!

Aktivadoj

En la Libertempa Parko vi trovos la trunkglitkanalon Nilo, la ĉaretan veturejon, la Minejan Valon, la trajnetejo Reli Safari, ĝangallandon, aŭtoveturejon kaj multon pli. Ni havas ankaŭ la banejon ”Somera Insulo” kaj la boatfoiron, kiu estas tuta mondo da karuseloj, ludoj kaj amuzaĵoj por granduloj kaj etuloj

Bestoj

En la Bestoparko estas pli ol cent diversaj bestospecoj kaj 500 individuoj el ĉiuj anguloj de la mondo. En la sekcioj Afriko, Nebula Arbaro kaj la Regno de la Tigroj vi povas konatiĝi kun bestoj el la tuta mondo. Jen tropikaj serpentoj, araneoj kaj ekzotaj bestoj kiel siberia tigro kaj orangutano, kaj savanaj bestoj kiel ĝirafo, antilopo kaj gnuo – se mencii nur kelkajn. Ni havas ankaŭ apartan sekcion por nordiaj bestoj, Nordia Sovaĝejo, kun linko, alko, lutro, gulo, gufo kaj lupo. La Bestoparka Festivalo La Bestoparka Festivalo estas granda kultura festivalo por infanoj en la lasta semajno de junio, kie partoprenigo estas la plej grava ŝlosila vorto. Tiu estas la plej amuza semajno de la jaro por ĉiuj infanoj. Infanoj partoprenas en ekscitaj metiejoj ĉiun tagon, jen ĉiom ekde bestovartistaj lernejoj kaj cirkolernejo ĝis akrobatlernejo kaj muzikmetiejo. Kardamomurbo Kardamomurbo estas konstruita ekzakte laŭ la desegnaĵoj en la porinfanaj libroj de Thorbjørn Egner. Tie vi povas supreniri en la turo de Tobias, vidi la leonon, kiun la rabistoj kaptotenas aŭ gustumi la bonajn bulojn de la bakisto. En la alta sezono la urbo estas vivigita helpe de aktoroj kiuj rolas kiel loĝantoj de la urbo. Ŝuista Strato (”Skomakergata”) Ŝuista strato estas konstruita laŭ la julserio de Bjørn Rønningen kaj la norvega ŝtata televido: Julo en Ŝuista Strato. Tranoktado Kardamomurbo: 8 el la 33 domoj en Kardamomurbo estas lueblaj. La kabanaro (”Hyttegranda”), malplikosta alternativo kun 5-, 6- kaj 8-litaj kabanoj. Rica Bestoparka Hotelo, populare nomata la Arkeo de Noa, staras ĉe la enirejo. Quality Hotel & Resort Kristiansand staras tuj trans la vojo kontraŭ la Bestoparko. Biletoj La biletprezo inkluzivas aliron al la Bestoparko, la Libertempa Parko, Kardamomurbo, la Somera Insulo kaj ĉiuj distraĵoj kiam estas ordinare malfermite (sed ne al ludoj en la boata foiro). Por pliaj informoj telefonu al la mendejo de la Bestoparko: 38 04 98 00. Gravaj informoj pri la Parko Aŭtoparkado: Tio bone eblas ĉe la enirejoj. En la periodo ekde la mezo de junio ĝis aŭgusto estas pagodevo por la parkejoj. (Sed havantoj de jarkarto parkas senpage.) ĉaretoj: Eblas lui ĉaretojn por pakaĵoj, unuopajn kaj duopajn infanĉarojn, kaj rulseĝojn. Hundolasejo: Estas strikte malpermesate kunpreni bestojn en la Parkon. Ni ofertas hundolasejon ĉe la orienta enirejo.